Thursday, August 1, 2024

Renkonto kun Stephan Mayer

Ni renkontis Frank por iri al flughaveno kune por renkonti Stephan Mayer. Feliĉe, Meimei povis aŭti nin ĉiujn al flughaveno, kun iliaj infanoj kiuj ankaŭ volis viziti la flughavenon. Ni havis kafon, teon ktp trinkaĵojn ĉe Fun Toast en Juvelo Changi. La flugo de Stephan malfruiĝis, do poste li mesaĝis nin kiam li atingis la flughavenon. Kvankam la renkonto mallongis, sed ni feliĉas ke ni povas almenaŭ renkonti fremdan Esperantiston kiu vizitis Singapuron!

Mi, Lynn, Stephan kaj Frank

Frank, Meimei, Lynn kaj mi


No comments:

Post a Comment