Saluton! Ĉi tie estas blogo por poŝti fotoj de renkontoj en Singapuro (aŭ de Singapuranaj Esperantistoj) kun Esperantistoj de aliaj landoj.
Por pli da informoj, vi ankaŭ povas viziti https://singapura-esperanto-asocio.site por la retejo de nia Asocio.
Por kontakti nin se vi vojaĝos en Singapuro, bonvolu skribi al singapura-esperanto-asocio@singapura-esperanto-asocio.site.
Ni ĝoje renkontos vin en Singapuro.
Ĝis,
Wilson (Riĉsano)
Hodiaŭ ni festis la naskiĝtagon de Frank ĉe lia domo. Li mendis por ni bongustan vegetaranan bufedon kun multaj da tipoj de manĝaĵoj, ambaŭ en barata stilo kaj ĉina stilo. Fine, ni tranĉis la kukon. Kaj, nature, ni bondeziris al li Feliĉan Naskiĝtagon en Esperanto!
En rara okazo, mi ne povis ĉeesti la Esperantan vespermanĝon en PastaMania HarbourFront kun Tagiĝo pro laboro. Sed, la vespermanĝo daŭris sen mi! Estas bona ke la Esperanta movado daŭre funkcias sen mi 🤪 (kvankam ĉiukaze mi organizis la eventon).
Ni renkontis Kasai je 3a Marto 2024. Ni vespermanĝis ĉe Laŭ Pa Sat (Malnova Bazaro). Li venas de malgranda urbo en Japanio kaj lia hotelo en Singapuro estas en Ĉina Urbo. Ni renkontis ĉe stacidomo Urba Halo kaj iris al Lau Pa Sat kune. Post nia vespermanĝo, ni promenis la tutan vojon al lia hotelo.
Ni manĝis porkaĵa osta teo kun Haibin ĉe Song Fa en HarbourFront Centre (HavenFronta Centro). Bedaŭrinde, ni ne povis renkonti Frank ĉar li suferis pro KOVIM. Ili venas de Zhengzhou en Henan en Ĉinio kaj Haibin ankaŭ konas Zhang Wei. Ilia filino ankaŭ venis. Dum Haibin kaj mi praktikas Esperanton lia edzino kaj filino praktikis Anglan kun Lynn!
Lastjare, Komuna Seminario (KS) 2023 okazis en Hanojo kaj Ninh Binh.
La Vjetnama Esperantista Junulara Organizo planis la seminario. Antaŭ KS, Lynn kaj mi renkontis Snehaĝa kaj ni manĝis bufedon en Veggie Castle (Legoma Kastelo). Ni
havis multajn da programerojn. La 1a tago estis por la akceptado,
vespermanĝo kaj interkona vespero en kafejo kun kvizoj.
Kelkaj
prelegoj okazis en la sekva tago post la malfermo. Snehaĝa parolis pri
la rolo de azianoj en la movado. Mi parolis pri mia sperto kiel la
kasisto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Ilia parolis pri la
movado en Indonezio. Post tagmanĝo, Hyunkyu parolis pri kelkaj ideoj por
la estonteco de KS. Hyunjoon enkondukis nin al la retejo por lingva
lernado Memlingo. Syauqi prezentis pri lia esploro pri utiligo de
teknologio por lerni lingvon. Fine, kiel ofte okazis en kelkaj
internaciaj junularaj eventoj, ni ludis mian ludon KonjektKonekto. Por la nokto, ni aspektis la akvaj pupetoj en la teatro.
La
sekva tago ni vojaĝis al Ninh Binh. Ni loĝis ĉe Trang An Mountain House
(Monta Domo) Ni havis ekskurso al Hoa Lu, la malnova urbo. Post
tagmanĝo, ni iris al Trang An por sidi en boatoj tra la kavernoj, fama UNESCO loko. Ni havis multajn da rostkradaj manĝaĵoj por la vespermanĝa bankedo. Poste ni havis la Internacia Vespero kaj multe plenumis, inkluzive mi. Mi kantis 2 kantojn, 1 estis la traduko de la kanto de Taylor Swift (Kristnask' Estas Io Pli) kaj la alia estis la traduko de Fuĝjana kanto (Laboru por Sukceso).
En la fina tago, ni iris rekte al Hang Mua por grimpi la monton. Bedaŭrinde ni ne havis tempon por la karatea letciono de Juliana. Fine, post tagmanĝo kun interesaj manĝaĵoj (ekzemple helika supo), ni ĝisis la aliajn kiu revenis al Hanojo kaj Lynn kaj mi daŭre vojaĝis en Ninh Binh por 2 tagoj plu ĝis ni revenis al Hanojo.
La drako ĉe la pintkunveno de Hang Mua
Rostkrada bankedo
Kune ĉe Hang Mua
Sur boato en Trang An
Vojaĝo al Ninh Binh
Promeni en Hanojo post akva pupeta teatro
Vespermanĝo kun biero
Kafa vendejo
Mia sperto kiel kasisto de TEJO
Saluto de Singapuro
Premio por KonjektKonekto
Post kvizo dum Interkona Vespero
En la kafejo por Interkona Vespero
Vespermanĝo - nudela supo
Enkondukis ilin al KonjektKonekto
Malfermo
Vespermanĝo antaŭ KS en Veggie Castle (Legoma Kastelo)
Ni renkontis Kevin en Vankuvero. Li jam loĝas en Vankuvero por multaj jaroj. Ni manĝis burgerojn kaj pastaĵon ĉe Cactus Club Coal Harbour. Li estas komputila programisto (profesia, ne nur hobiulo kiel mi). Li ĝuas skiadon - hobio nefarebla en Singapuro! Ankaŭ mi sukcesis montri al li KonjektKonekton. Ni vojaĝis al Vankuvero dum multaj tagoj ĉar ni vizitis la bofraton de Lynn, kiu loĝas en Vankuvero. Aparte, ni ankaŭ vizitis Seattle por 1 tago.
Kevin, mi kaj Lynn
Mi, Lynn kaj bofrato de Lynn en Seattle
Ni aspektis hokeon je 28 Novembro 2023. La Canucks venkis 3-1!
Ni renkontis Yuto por la 2a fojo ĉe PastaMania HarbourFront. Li prenis tre bongustajn kukojn kiel donacoj por ni. Ankaŭ, por la 1a fojo, li montris al ni foton de lia edzino sur lia poŝtelefono!