Thursday, March 28, 2024

Renkontiĝo sen mi!

En rara okazo, mi ne povis ĉeesti la Esperantan vespermanĝon en PastaMania HarbourFront kun Tagiĝo pro laboro. Sed, la vespermanĝo daŭris sen mi! Estas bona ke la Esperanta movado daŭre funkcias sen mi 🤪 (kvankam ĉiukaze mi organizis la eventon).

Tagiĝo, Frank, Krimeo, Heiko kaj Lynn


Vespermanĝo kun Kasai

Ni renkontis Kasai je 3a Marto 2024. Ni vespermanĝis ĉe Laŭ Pa Sat (Malnova Bazaro). Li venas de malgranda urbo en Japanio kaj lia hotelo en Singapuro estas en Ĉina Urbo. Ni renkontis ĉe stacidomo Urba Halo kaj iris al Lau Pa Sat kune. Post nia vespermanĝo, ni promenis la tutan vojon al lia hotelo.

Lynn, Kasai kaj mi