Tuesday, June 13, 2023

Vojaĝoj en Fukuoka, Busan, Seoul kaj renkontiĝo kun Elredo

Por longa tempo ni vojaĝis en Japanio kaj Koreio! Ĉi foje, ni komencis nian vojaĝon per flugo al Fukuoka (tra Tajlando). Tie, ni prenis la trajnon al Futsukaichi por renkonti Akira kaj Muto kiu loĝas en Dazaifu. La ĉefa Japana Relvoja stacidomo proksima al Dazaifu estas Futsukaichi. Tie mi aĉetis kelkajn Umegai Mochi (pruna moĉio) el la trajnstacidomo (kaj la vendisto pensis ke mi estas Koreo kaj diris al mi Kamsa Hamnida 😛). Ni havis tre agrablan tagmanĝon kun Akira kaj Muto kaj ni speciale ŝatis tiu orelfungo kun kapsiketo - ne la ĉefa manĝaĵo sed akompana manĝaĵo / manĝetaĵo (tre surprizita ĉar originale ni pensis ke Japanoj ne multe manĝas spicajn manĝaĵojn sed ŝajnas ke ion ŝanĝiĝis en Japanio, ni ofte trovis kapsiketan aŭ karean tirnudelon en multaj restoracioj). Lynn ankaŭ pensis ke la estro de la restoracio aspektas kiel kantisto. Kaj post tio ni iris kune al la ĉirkaŭaĵo de la ĉefa templo en Dazaifu, Tenmangu, kiun multaj turistoj vizitis, sed ni ne restis tre longe ĉar Lynn ne ŝatas templojn. Poste, Akira bezonis foriri kaj Muto akompanis nin (ŝi atendis por nin por longa tempo!) al la Kyushu Nacia Museo, en kiu ni vidis artefaktojn ne nur pri Japanio sed ankaŭ kelkaj aliaj nacioj.

Akira, mi, Lynn kaj Muto

Mi, Akira, Muto kaj Lynn

Kaj poste, ni reiris al Fukuoka kaj iris al Beppu en la venonta tago por vidi la varmegajn vulkanajn akvajn fontojn, nomiĝas "inferoj", kaj ĝuis multe la Onsen (2 foje, 1 foje ĉiu nokte por 2 noktoj). Bedaŭrinde ni ne sukcese vizitis 1 de la inferoj, Chinoike Jigoku aŭ Sanga Infero. Post tio ni revenis al Fukuoka por 2 noktoj kaj ĝuis la Hakata tirnudelo. En nia fina nokto ni havis fiŝaĵan bufedon, ĉiu manĝaĵoj estis malsamaj stiloj de fiŝaĵo (krom 1, salikoko) - ĝi tre plaĉas al mi, sed ne tiom al Lynn.

Post tio, ni prenis la ŝipon Camellia por iri el Fukuoka al Busan. Tiu ŝipo eĉ havis Onsen-stilajn banĉambrojn! Ni aĉetis Korean frititan kokaĵon ĉe la haveno sed bedaŭrinde post iom da tempo post ni prenis ĝin sur la ŝipo ĝi jam iĝis ne tre bongusta.

En Busan, ni iris al la Haeundae marbordo kaj mi naĝis en la maro. Mi pensas ke kelkaj koreoj eble pensis ke mi freneziĝis ĉar preskaŭ neniu naĝis (krom mi kaj 1 eta grupo de knaboj) - la akvo ege malvarmas! Tute bonŝance ni malkovris la Busan Sabla Kastela Festivalo. Ankaŭ, ni vizitis la Haeundae bazaro. Ni provis la "penisan fiŝon" aŭ vermfiŝon kaj ankaŭ alia marmanĝaĵo kies nomo estis sole en Korea (aŭ eble la vendisto ne sciis la angla traduko).

La sekvanta tago, ni vizitis Inhye en Gimhae. Bedaŭrinde pro la longa distanco inter Haeundae kaj Bonghwang en Gimhae (ankaŭ ni bezonis aliĝi al nia nova hotelo por tiu tago) kaj multaj da ŝanĝoj de trajnoj, ni estis tro malfrua por la renkontiĝo kun ŝia Esperanta grupo je 14:00 PTM (ni atingis 15:00 PTM - 1 horo malfrua 😳). Sed feliĉe, Inhye kaj 2 de ŝiaj kolegoj en la Esperanta klubo povis vespermanĝi kun ni (ĉi foje 1 de ŝiaj amikoj rimarkis ke mi aspektas kiel Japano - vere, la orientaj Azianaj rasoj aspektas simile kun unu la alian!). La amikoj de Inhye estis tute komencanto, ŝi tradukis inter mi (Esperante) kaj 1 de ili kaj la alia parolis kun mi kaj Lynn angle. Post vespermanĝo, ni iris por kelkaj (ne-alkohola) trinkaĵoj.

Hyeondong, mi, Lynn, Inhye kaj Yongil

Inhye, mi, Lynn, Hyeondong kaj Yongil

Kaj post tio ni iris al Daegu por 2 tagoj, ni denove tute bonŝance malkovris la Daegu Biera Festivalo ĉe Suseong lago (mi ne eĉ sciis ke ĝi okazis kiam ni ekiris al la lago!). Kaj ni ankaŭ vizitis multajn da vidindaĵoj ekz. Seomun bazaro kaj Kim Kwangseok strato.

Fine ni iris al nia fina urbo, Seoul. Ni unue vizitis Lotte World. Ho, la vicoj! Tre malbona tempo por viziti Lotte World (la sekvanta tago Tagiĝo diris al ni ke tiam estis publika ferio). Ni provis aĉeti la "Magian Preterpason" sed eĉ tio elĉerpiĝis - eĉ se oni havas monon (ĉiukaze ĝi estis multekosta), oni ne povas aĉeti!

Kaj fine ni renkontis Prof Seo Jinsu, Tagiĝo, kaj Oazo. Ni tagmanĝis en Insadong kaj poste Jinsu veturis nin al Pyeongchang por vidi la loko en kie riĉuloj loĝis. Ni kafumis en 1 kafejo en la Pyeongchang loko. Nokte, Lynn kaj mi fine sukcese vizitis Namdaemun kiam kelkaj budoj ankoraŭ malfermis. Bedaŭrinde mi ne sukcese provis Sundae (la sanga kolbaso - ne la glaciaĵo en angla!).

Oazo, Tagiĝo, Jinsu, Lynn kaj mi

Tagiĝo, Jinsu, Lynn, mi kaj Oazo

Kelkaj tagoj post nia reveno al Singapuro, ni ankaŭ denove renkontis Elredo kiu denove iris al Singapuro por prediki en eklezio en Lavender. Ni havis retan renkontiĝon kun iu Tajvana Esperanta klubo kaj Cyril prelegis pri lia hejmurbo en Francio (parte ĉine, parte angle, parte Esperante). Fine, li regalis nin por vespermanĝo en agrabla Penanga kafejo.

Elredo, Lynn kaj mi

Elredo, mi, Lynn, Cyril kaj Reza

Jen, la fino de multaj tre agrablaj Esperantaj renkontiĝoj ĉi monate!