Wednesday, January 17, 2024

Porkaĵa Osta Teo kun Haibin

Ni manĝis porkaĵa osta teo kun Haibin ĉe Song Fa en HarbourFront Centre (HavenFronta Centro). Bedaŭrinde, ni ne povis renkonti Frank ĉar li suferis pro KOVIM. Ili venas de Zhengzhou en Henan en Ĉinio kaj Haibin ankaŭ konas Zhang Wei. Ilia filino ankaŭ venis. Dum Haibin kaj mi praktikas Esperanton lia edzino kaj filino praktikis Anglan kun Lynn!

Porkaĵa Osta Teo (肉骨茶)

 

Komuna Seminario 2023

Lastjare, Komuna Seminario (KS) 2023 okazis en Hanojo kaj Ninh Binh. La Vjetnama Esperantista Junulara Organizo planis la seminario. Antaŭ KS, Lynn kaj mi renkontis Snehaĝa kaj ni manĝis bufedon en Veggie Castle (Legoma Kastelo). Ni havis multajn da programerojn. La 1a tago estis por la akceptado, vespermanĝo kaj interkona vespero en kafejo kun kvizoj.

Kelkaj prelegoj okazis en la sekva tago post la malfermo. Snehaĝa parolis pri la rolo de azianoj en la movado. Mi parolis pri mia sperto kiel la kasisto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Ilia parolis pri la movado en Indonezio. Post tagmanĝo, Hyunkyu parolis pri kelkaj ideoj por la estonteco de KS. Hyunjoon enkondukis nin al la retejo por lingva lernado Memlingo. Syauqi prezentis pri lia esploro pri utiligo de teknologio por lerni lingvon. Fine, kiel ofte okazis en kelkaj internaciaj junularaj eventoj, ni ludis mian ludon KonjektKonekto. Por la nokto, ni aspektis la akvaj pupetoj en la teatro.

La sekva tago ni vojaĝis al Ninh Binh. Ni loĝis ĉe Trang An Mountain House (Monta Domo) Ni havis ekskurso al Hoa Lu, la malnova urbo. Post tagmanĝo, ni iris al Trang An por sidi en boatoj tra la kavernoj, fama UNESCO loko. Ni havis multajn da rostkradaj manĝaĵoj por la vespermanĝa bankedo. Poste ni havis la Internacia Vespero kaj multe plenumis, inkluzive mi. Mi kantis 2 kantojn, 1 estis la traduko de la kanto de Taylor Swift (Kristnask' Estas Io Pli) kaj la alia estis la traduko de Fuĝjana kanto (Laboru por Sukceso).

En la fina tago, ni iris rekte al Hang Mua por grimpi la monton. Bedaŭrinde ni ne havis tempon por la karatea letciono de Juliana. Fine, post tagmanĝo kun interesaj manĝaĵoj (ekzemple helika supo), ni ĝisis la aliajn kiu revenis al Hanojo kaj Lynn kaj mi daŭre vojaĝis en Ninh Binh por 2 tagoj plu ĝis ni revenis al Hanojo.

La drako ĉe la pintkunveno de Hang Mua

Rostkrada bankedo

Kune ĉe Hang Mua

Sur boato en Trang An

Vojaĝo al Ninh Binh

Promeni en Hanojo post akva pupeta teatro

Vespermanĝo kun biero

Kafa vendejo

Mia sperto kiel kasisto de TEJO

Saluto de Singapuro

Premio por KonjektKonekto

Post kvizo dum Interkona Vespero

En la kafejo por Interkona Vespero

Vespermanĝo - nudela supo

Enkondukis ilin al KonjektKonekto

Malfermo

Vespermanĝo antaŭ KS en Veggie Castle (Legoma Kastelo)