Do, 1e, mi por longa tempo ne afiŝis foton de la vespermanĝo kun Adam je 13 Februaro 2025, do jen ĝi:
![]() |
Mi, Lynn, Adam kaj Frank |
Ni vespermanĝis en nia plej ofta loko, PastaMania HarbourFront.
Ankaŭ, je 30 Junio 2025, ni vespermanĝis kun Wenqi kaj Feliĉa en Xinjiang stila restoracio en Beijing:
![]() |
Mi, Lynn, Feliĉa kaj Wenqi |
Kaj, poste en Aŭgusto estis la sezono de la Internacia Junulara Kongreso (IJK), do antaŭ la kongreso la 1a vizitanto kiun ni renkontis estis Alexandre el Francio (denove en PastaMania HarbourFront) je 8 Aŭgusto 2025, 1 tago antaŭ la Singapura Nacia Tago.
![]() |
Frank, Lynn, Alexandre kaj mi |
La sekva persono kiun ni renkontis antaŭ IJK estis Hayden. Bedaŭrinde mi promenis kun li kaj lia koramikino al la Marleono sed mi forgesis foti kun li tie. Ne gravas, ni havas foton kun li dum IJK kaj ankaŭ mi havas foton de li kaj lia koramikino en Malajzio.
![]() |
Mi, Hayden, Yani (1 de la organizantoj / helpantoj de IJK) kaj Lynn |
![]() |
La koramikino de Hayden kaj Hayden |
Do, ni ĝuis dum multaj da tagoj en IJK, kaj ni simple havas tro multajn da fotoj kun multaj da homoj. Do, ĉar mi ne havas la tempon nun, por esti egala al ĉiuj kiu fotis kun ni, mi ne afiŝas la fotojn sed nur afiŝas la 2 videojn pri mia nova kanto Lingvo de Mia Kor' (kantita dum Internacia Vespero) kaj la ludado de KonjektKonekto dum mia programero, kaj 1 foto de ni ĉe la Singapura budo dum la Movada Foiro. Eble mi afiŝus pli da fotoj se mi havos tempon.
![]() |
Lynn kaj mi |
Post IJK, ni partoprenis en la ekskurso al Mil Insuloj (Pulau Seribu), kaj jen la foto sendita de la organizantoj pri tio.
![]() |
Postkongresa ekskurso al Mil Insuloj |
Nia 1a postkongresa renkonto estas kun Arya kaj Gembira en Grand Indonesia Mall kiam ni ankoraŭ estis en Indonezio.
![]() |
Mi, Gembira, Arya kaj Lynn |
Sekve ni vizitis la hospitalon kie Gembira laboras.
![]() |
Mi, Lynn, Gembira kaj la flegistoj |
Post ni revenis Singapuren, nia 1a postkongresa renkonto estis kun David kaj Pradip. Kaj por la 1a fojo, ni fizike renkontis Nigel el nia Singapura WhatsApp grupo. Ni vespermanĝis ĉe We Desi, Barata restoracio apud la hotelo de Pradip.
![]() |
Frank, David, Nigel, Lynn, mi kaj Pradip |
Dum tiu vespermanĝo ni ankaŭ sukcese faris la Ĉiujara Ĝenerala Kunsido de Singapura Esperanto Asocio LLP.
La sekva renkonto estis kun Ana, denove en nia plej ofta loko PastaMania HarbourFront.
![]() |
Frank, mi, Lynn, Ana kaj Nigel |
Kaj poste ni renkontis kun Ĝojo apud ŝia hotelo.
![]() |
Mi, Lynn kaj Ĝojo |
Nia fina renkonto de la sezono estis kun Elredo. Kvankam li ne estas partoprenanto de IJK, ĉiukaze li alvenis Singapuren dum la periodo.
![]() |
Elredo, mi kaj Lynn |
Do, tio estis la fino de sukcesa periodo de IJK kaj renkontoj antaŭ kaj post tio!