Friday, December 5, 2025

KonjektKonekto dum Virtuala Kongreso 2025

Dankon al UEA por la oportuno! Dum la sesio de Singapura Esperanto Asocio LLP en la Virtuala Movada Foiro en Virtuala Kongreso 2025, mi prezentis pri KonjektKonekto kaj ludis ĝin denove! Jam okazas pluraj fojoj kiam ni ludas KonjektKonekto en internaciaj eventoj!

 


Sunday, September 14, 2025

Vespermanĝo kun Adam, kun Wenqi kaj Feliĉa, Internacia Junulara Kongreso kaj renkontoj antaŭ kaj post tio

Do, 1e, mi por longa tempo ne afiŝis foton de la vespermanĝo kun Adam je 13 Februaro 2025, do jen ĝi:

Mi, Lynn, Adam kaj Frank

Ni vespermanĝis en nia plej ofta loko, PastaMania HarbourFront.

Ankaŭ, je 30 Junio 2025, ni vespermanĝis kun Wenqi kaj Feliĉa en Xinjiang stila restoracio en Beijing:

Mi, Lynn, Feliĉa kaj Wenqi

Kaj, poste en Aŭgusto estis la sezono de la Internacia Junulara Kongreso (IJK), do antaŭ la kongreso la 1a vizitanto kiun ni renkontis estis Alexandre el Francio (denove en PastaMania HarbourFront) je 8 Aŭgusto 2025, 1 tago antaŭ la Singapura Nacia Tago.

Frank, Lynn, Alexandre kaj mi

La sekva persono kiun ni renkontis antaŭ IJK estis Hayden. Bedaŭrinde mi promenis kun li kaj lia koramikino al la Marleono sed mi forgesis foti kun li tie. Ne gravas, ni havas foton kun li dum IJK kaj ankaŭ mi havas foton de li kaj lia koramikino en Malajzio.

Mi, Hayden, Yani (1 de la organizantoj / helpantoj de IJK) kaj Lynn
 
La koramikino de Hayden kaj Hayden

Do, ni ĝuis dum multaj da tagoj en IJK, kaj ni simple havas tro multajn da fotoj kun multaj da homoj. Do, ĉar mi ne havas la tempon nun, por esti egala al ĉiuj kiu fotis kun ni, mi ne afiŝas la fotojn sed nur afiŝas la 2 videojn pri mia nova kanto Lingvo de Mia Kor' (kantita dum Internacia Vespero) kaj la ludado de KonjektKonekto dum mia programero, kaj 1 foto de ni ĉe la Singapura budo dum la Movada Foiro. Eble mi afiŝus pli da fotoj se mi havos tempon.

 

Lynn kaj mi

Post IJK, ni partoprenis en la ekskurso al Mil Insuloj (Pulau Seribu), kaj jen la foto sendita de la organizantoj pri tio.

Postkongresa ekskurso al Mil Insuloj

Nia 1a postkongresa renkonto estas kun Arya kaj Gembira en Grand Indonesia Mall kiam ni ankoraŭ estis en Indonezio.

Mi, Gembira, Arya kaj Lynn

Sekve ni vizitis la hospitalon kie Gembira laboras.

Mi, Lynn, Gembira kaj la flegistoj

Post ni revenis Singapuren, nia 1a postkongresa renkonto estis kun David kaj Pradip. Kaj por la 1a fojo, ni fizike renkontis Nigel el nia Singapura WhatsApp grupo. Ni vespermanĝis ĉe We Desi, Barata restoracio apud la hotelo de Pradip.

Frank, David, Nigel, Lynn, mi kaj Pradip

Dum tiu vespermanĝo ni ankaŭ sukcese faris la Ĉiujara Ĝenerala Kunsido de Singapura Esperanto Asocio LLP.

La sekva renkonto estis kun Ana, denove en nia plej ofta loko PastaMania HarbourFront.

Frank, mi, Lynn, Ana kaj Nigel

Kaj poste ni renkontis kun Ĝojo apud ŝia hotelo.

Mi, Lynn kaj Ĝojo

Nia fina renkonto de la sezono estis kun Elredo. Kvankam li ne estas partoprenanto de IJK, ĉiukaze li alvenis Singapuren dum la periodo.

Elredo, mi kaj Lynn

Do, tio estis la fino de sukcesa periodo de IJK kaj renkontoj antaŭ kaj post tio!

Thursday, August 15, 2024

Vespermanĝo kun Albert

Ni renkontis Albert ĉe PastaMania HarbourFront. Bedaŭrinde ĉi foje Frank ne ĉeestis, sed ni vokis lin per Skajpo. Ni festis 10 jarojn de Singapura Esperanto Asocio LLP per manĝi verdaj kaj blankaj manĝetaĵoj, ekzemple Kuih Talam, Kuih Seri Muka kaj Pandana Kokosa Svisrulo. Ni eĉ kantis La Espero!
 
Albert, Lynn kaj mi, manĝantaj la manĝetaĵojn

Vokis Frank per Skajpo

Albert, Lynn kaj mi

Kuih Talam, Kuih Seri Muka kaj Pandana Kokosa Svisrulo

Thursday, August 1, 2024

Renkonto kun Stephan Mayer

Ni renkontis Frank por iri al flughaveno kune por renkonti Stephan Mayer. Feliĉe, Meimei povis aŭti nin ĉiujn al flughaveno, kun iliaj infanoj kiuj ankaŭ volis viziti la flughavenon. Ni havis kafon, teon ktp trinkaĵojn ĉe Fun Toast en Juvelo Changi. La flugo de Stephan malfruiĝis, do poste li mesaĝis nin kiam li atingis la flughavenon. Kvankam la renkonto mallongis, sed ni feliĉas ke ni povas almenaŭ renkonti fremdan Esperantiston kiu vizitis Singapuron!

Mi, Lynn, Stephan kaj Frank

Frank, Meimei, Lynn kaj mi


Sunday, April 7, 2024

Naskiĝtago de Frank

Hodiaŭ ni festis la naskiĝtagon de Frank ĉe lia domo. Li mendis por ni bongustan vegetaranan bufedon kun multaj da tipoj de manĝaĵoj, ambaŭ en barata stilo kaj ĉina stilo. Fine, ni tranĉis la kukon. Kaj, nature, ni bondeziris al li Feliĉan Naskiĝtagon en Esperanto!

Faris kvizon kreita de Frank

Kantis naskiĝtagan kanton


Thursday, March 28, 2024

Renkontiĝo sen mi!

En rara okazo, mi ne povis ĉeesti la Esperantan vespermanĝon en PastaMania HarbourFront kun Tagiĝo pro laboro. Sed, la vespermanĝo daŭris sen mi! Estas bona ke la Esperanta movado daŭre funkcias sen mi 🤪 (kvankam ĉiukaze mi organizis la eventon).

Tagiĝo, Frank, Krimeo, Heiko kaj Lynn


Vespermanĝo kun Kasai

Ni renkontis Kasai je 3a Marto 2024. Ni vespermanĝis ĉe Laŭ Pa Sat (Malnova Bazaro). Li venas de malgranda urbo en Japanio kaj lia hotelo en Singapuro estas en Ĉina Urbo. Ni renkontis ĉe stacidomo Urba Halo kaj iris al Lau Pa Sat kune. Post nia vespermanĝo, ni promenis la tutan vojon al lia hotelo.

Lynn, Kasai kaj mi


Wednesday, January 17, 2024

Porkaĵa Osta Teo kun Haibin

Ni manĝis porkaĵa osta teo kun Haibin ĉe Song Fa en HarbourFront Centre (HavenFronta Centro). Bedaŭrinde, ni ne povis renkonti Frank ĉar li suferis pro KOVIM. Ili venas de Zhengzhou en Henan en Ĉinio kaj Haibin ankaŭ konas Zhang Wei. Ilia filino ankaŭ venis. Dum Haibin kaj mi praktikas Esperanton lia edzino kaj filino praktikis Anglan kun Lynn!

Porkaĵa Osta Teo (肉骨茶)

 

Komuna Seminario 2023

Lastjare, Komuna Seminario (KS) 2023 okazis en Hanojo kaj Ninh Binh. La Vjetnama Esperantista Junulara Organizo planis la seminario. Antaŭ KS, Lynn kaj mi renkontis Snehaĝa kaj ni manĝis bufedon en Veggie Castle (Legoma Kastelo). Ni havis multajn da programerojn. La 1a tago estis por la akceptado, vespermanĝo kaj interkona vespero en kafejo kun kvizoj.

Kelkaj prelegoj okazis en la sekva tago post la malfermo. Snehaĝa parolis pri la rolo de azianoj en la movado. Mi parolis pri mia sperto kiel la kasisto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Ilia parolis pri la movado en Indonezio. Post tagmanĝo, Hyunkyu parolis pri kelkaj ideoj por la estonteco de KS. Hyunjoon enkondukis nin al la retejo por lingva lernado Memlingo. Syauqi prezentis pri lia esploro pri utiligo de teknologio por lerni lingvon. Fine, kiel ofte okazis en kelkaj internaciaj junularaj eventoj, ni ludis mian ludon KonjektKonekto. Por la nokto, ni aspektis la akvaj pupetoj en la teatro.

La sekva tago ni vojaĝis al Ninh Binh. Ni loĝis ĉe Trang An Mountain House (Monta Domo) Ni havis ekskurso al Hoa Lu, la malnova urbo. Post tagmanĝo, ni iris al Trang An por sidi en boatoj tra la kavernoj, fama UNESCO loko. Ni havis multajn da rostkradaj manĝaĵoj por la vespermanĝa bankedo. Poste ni havis la Internacia Vespero kaj multe plenumis, inkluzive mi. Mi kantis 2 kantojn, 1 estis la traduko de la kanto de Taylor Swift (Kristnask' Estas Io Pli) kaj la alia estis la traduko de Fuĝjana kanto (Laboru por Sukceso).

En la fina tago, ni iris rekte al Hang Mua por grimpi la monton. Bedaŭrinde ni ne havis tempon por la karatea letciono de Juliana. Fine, post tagmanĝo kun interesaj manĝaĵoj (ekzemple helika supo), ni ĝisis la aliajn kiu revenis al Hanojo kaj Lynn kaj mi daŭre vojaĝis en Ninh Binh por 2 tagoj plu ĝis ni revenis al Hanojo.

La drako ĉe la pintkunveno de Hang Mua

Rostkrada bankedo

Kune ĉe Hang Mua

Sur boato en Trang An

Vojaĝo al Ninh Binh

Promeni en Hanojo post akva pupeta teatro

Vespermanĝo kun biero

Kafa vendejo

Mia sperto kiel kasisto de TEJO

Saluto de Singapuro

Premio por KonjektKonekto

Post kvizo dum Interkona Vespero

En la kafejo por Interkona Vespero

Vespermanĝo - nudela supo

Enkondukis ilin al KonjektKonekto

Malfermo

Vespermanĝo antaŭ KS en Veggie Castle (Legoma Kastelo)




Tuesday, December 5, 2023

Kevin de Vankuvero en Kanado

Ni renkontis Kevin en Vankuvero. Li jam loĝas en Vankuvero por multaj jaroj. Ni manĝis burgerojn kaj pastaĵon ĉe Cactus Club Coal Harbour. Li estas komputila programisto (profesia, ne nur hobiulo kiel mi). Li ĝuas skiadon - hobio nefarebla en Singapuro! Ankaŭ mi sukcesis montri al li KonjektKonekton. Ni vojaĝis al Vankuvero dum multaj tagoj ĉar ni vizitis la bofraton de Lynn, kiu loĝas en Vankuvero. Aparte, ni ankaŭ vizitis Seattle por 1 tago.

Kevin, mi kaj Lynn

Mi, Lynn kaj bofrato de Lynn en Seattle
Ni aspektis hokeon je 28 Novembro 2023. La Canucks venkis 3-1!

Tuesday, August 22, 2023

2a foje renkontis Yuto

Ni renkontis Yuto por la 2a fojo ĉe PastaMania HarbourFront. Li prenis tre bongustajn kukojn kiel donacoj por ni. Ankaŭ, por la 1a fojo, li montris al ni foton de lia edzino sur lia poŝtelefono!

Mi, Lynn, Yuto kaj Frank


Sunday, July 30, 2023

Ĵaz en Tajlando

Ni renkontis Ĵaz kaj lian koramikinon Tajlande je 5a Julio 2023. Lynn kaj mi iris al Bangkoko dum 3 - 6 Julio 2023 por vojaĝo organizita de ŝia kompanio, Financial Alliance Pte Ltd. Kun Ĵaz, ni unue manĝis Tajstilajn malkuiritajn marmanĝaĵojn (kankro kaj salikoko). La gusto unikas kaj malsimilas al la Japana kaj Korea stiloj. Poste ni manĝis desertojn, verŝajne kunfando inter Taja kaj Ĉina stiloj.
Apud nia tajloro

Manĝis malkuiritajn marmanĝaĵojn

Deserta vendejo