Tuesday, September 25, 2018

Frank, Zend kaj Tabea - Asocia ĉiujara ĝenerala kunsido

Ni manĝis ĉe Hans kie originale ni volis pagi per la DBS PayLah de la poŝtelefono de mia edzino por 1-por-1 promocio, sed ili diris ke ni bezonas specialan kreditkarton tial tiu ne eblas. Sed feliĉe, almenaŭ ni sukcesis ricevi 10% rabaton pro mia OCBC kreditkarton (post ni aĉetis unu taso de akvo por 30¢ - tio ŝparis nin $2.50🤣). Mi kaj Lynn manĝas nia mem aĉetita porkaĵa kruro por ke ni povas daŭre sekvi nian Keto-a dieto.

Sed la pli feliĉa afero estis ke, por la 1A FOJO, la TRI fondistoj tute kune signis la protokolon de la ĉiujara ĝenerala kunsido de nia asocio!

Do jen la fotoj sekvante

Friday, September 14, 2018

Renkontiĝo kun Zend kaj Tabea

Ni invitis Zend kaj Tabea al nia domo por kuiri kune! Ĝi estis la unua tempo ke ili tranĉis la ĉempadak.
Ridetu! Mia fama kukurbo, mirtelo kaj kokonuksa lakto supo.

Renkontiĝo kun Dmitrij

Lastmonate ni renkontis Dmitrij de Aŭstralio! Dmitrij estas estro en la Esperanto movado kaj li diris al ni pri la Esperanto domo en Sydney. Ni iris kun li al Sentosa por vidi la Crane Dance.
Ekster Manĝaĵo Respubliko
Dmitrij kaj mi sur la ponto
Ni iras trans la ponto al Sentosa insulo