Tuesday, December 5, 2023

Kevin de Vankuvero en Kanado

Ni renkontis Kevin en Vankuvero. Li jam loĝas en Vankuvero por multaj jaroj. Ni manĝis burgerojn kaj pastaĵon ĉe Cactus Club Coal Harbour. Li estas komputila programisto (profesia, ne nur hobiulo kiel mi). Li ĝuas skiadon - hobio nefarebla en Singapuro! Ankaŭ mi sukcesis montri al li KonjektKonekton. Ni vojaĝis al Vankuvero dum multaj tagoj ĉar ni vizitis la bofraton de Lynn, kiu loĝas en Vankuvero. Aparte, ni ankaŭ vizitis Seattle por 1 tago.

Kevin, mi kaj Lynn

Mi, Lynn kaj bofrato de Lynn en Seattle
Ni aspektis hokeon je 28 Novembro 2023. La Canucks venkis 3-1!

Tuesday, August 22, 2023

2a foje renkontis Yuto

Ni renkontis Yuto por la 2a fojo ĉe PastaMania HarbourFront. Li prenis tre bongustajn kukojn kiel donacoj por ni. Ankaŭ, por la 1a fojo, li montris al ni foton de lia edzino sur lia poŝtelefono!

Mi, Lynn, Yuto kaj Frank


Sunday, July 30, 2023

Ĵaz en Tajlando

Ni renkontis Ĵaz kaj lian koramikinon Tajlande je 5a Julio 2023. Lynn kaj mi iris al Bangkoko dum 3 - 6 Julio 2023 por vojaĝo organizita de ŝia kompanio, Financial Alliance Pte Ltd. Kun Ĵaz, ni unue manĝis Tajstilajn malkuiritajn marmanĝaĵojn (kankro kaj salikoko). La gusto unikas kaj malsimilas al la Japana kaj Korea stiloj. Poste ni manĝis desertojn, verŝajne kunfando inter Taja kaj Ĉina stiloj.
Apud nia tajloro

Manĝis malkuiritajn marmanĝaĵojn

Deserta vendejo


Tuesday, June 13, 2023

Vojaĝoj en Fukuoka, Busan, Seoul kaj renkontiĝo kun Elredo

Por longa tempo ni vojaĝis en Japanio kaj Koreio! Ĉi foje, ni komencis nian vojaĝon per flugo al Fukuoka (tra Tajlando). Tie, ni prenis la trajnon al Futsukaichi por renkonti Akira kaj Muto kiu loĝas en Dazaifu. La ĉefa Japana Relvoja stacidomo proksima al Dazaifu estas Futsukaichi. Tie mi aĉetis kelkajn Umegai Mochi (pruna moĉio) el la trajnstacidomo (kaj la vendisto pensis ke mi estas Koreo kaj diris al mi Kamsa Hamnida 😛). Ni havis tre agrablan tagmanĝon kun Akira kaj Muto kaj ni speciale ŝatis tiu orelfungo kun kapsiketo - ne la ĉefa manĝaĵo sed akompana manĝaĵo / manĝetaĵo (tre surprizita ĉar originale ni pensis ke Japanoj ne multe manĝas spicajn manĝaĵojn sed ŝajnas ke ion ŝanĝiĝis en Japanio, ni ofte trovis kapsiketan aŭ karean tirnudelon en multaj restoracioj). Lynn ankaŭ pensis ke la estro de la restoracio aspektas kiel kantisto. Kaj post tio ni iris kune al la ĉirkaŭaĵo de la ĉefa templo en Dazaifu, Tenmangu, kiun multaj turistoj vizitis, sed ni ne restis tre longe ĉar Lynn ne ŝatas templojn. Poste, Akira bezonis foriri kaj Muto akompanis nin (ŝi atendis por nin por longa tempo!) al la Kyushu Nacia Museo, en kiu ni vidis artefaktojn ne nur pri Japanio sed ankaŭ kelkaj aliaj nacioj.

Akira, mi, Lynn kaj Muto

Mi, Akira, Muto kaj Lynn

Kaj poste, ni reiris al Fukuoka kaj iris al Beppu en la venonta tago por vidi la varmegajn vulkanajn akvajn fontojn, nomiĝas "inferoj", kaj ĝuis multe la Onsen (2 foje, 1 foje ĉiu nokte por 2 noktoj). Bedaŭrinde ni ne sukcese vizitis 1 de la inferoj, Chinoike Jigoku aŭ Sanga Infero. Post tio ni revenis al Fukuoka por 2 noktoj kaj ĝuis la Hakata tirnudelo. En nia fina nokto ni havis fiŝaĵan bufedon, ĉiu manĝaĵoj estis malsamaj stiloj de fiŝaĵo (krom 1, salikoko) - ĝi tre plaĉas al mi, sed ne tiom al Lynn.

Post tio, ni prenis la ŝipon Camellia por iri el Fukuoka al Busan. Tiu ŝipo eĉ havis Onsen-stilajn banĉambrojn! Ni aĉetis Korean frititan kokaĵon ĉe la haveno sed bedaŭrinde post iom da tempo post ni prenis ĝin sur la ŝipo ĝi jam iĝis ne tre bongusta.

En Busan, ni iris al la Haeundae marbordo kaj mi naĝis en la maro. Mi pensas ke kelkaj koreoj eble pensis ke mi freneziĝis ĉar preskaŭ neniu naĝis (krom mi kaj 1 eta grupo de knaboj) - la akvo ege malvarmas! Tute bonŝance ni malkovris la Busan Sabla Kastela Festivalo. Ankaŭ, ni vizitis la Haeundae bazaro. Ni provis la "penisan fiŝon" aŭ vermfiŝon kaj ankaŭ alia marmanĝaĵo kies nomo estis sole en Korea (aŭ eble la vendisto ne sciis la angla traduko).

La sekvanta tago, ni vizitis Inhye en Gimhae. Bedaŭrinde pro la longa distanco inter Haeundae kaj Bonghwang en Gimhae (ankaŭ ni bezonis aliĝi al nia nova hotelo por tiu tago) kaj multaj da ŝanĝoj de trajnoj, ni estis tro malfrua por la renkontiĝo kun ŝia Esperanta grupo je 14:00 PTM (ni atingis 15:00 PTM - 1 horo malfrua 😳). Sed feliĉe, Inhye kaj 2 de ŝiaj kolegoj en la Esperanta klubo povis vespermanĝi kun ni (ĉi foje 1 de ŝiaj amikoj rimarkis ke mi aspektas kiel Japano - vere, la orientaj Azianaj rasoj aspektas simile kun unu la alian!). La amikoj de Inhye estis tute komencanto, ŝi tradukis inter mi (Esperante) kaj 1 de ili kaj la alia parolis kun mi kaj Lynn angle. Post vespermanĝo, ni iris por kelkaj (ne-alkohola) trinkaĵoj.

Hyeondong, mi, Lynn, Inhye kaj Yongil

Inhye, mi, Lynn, Hyeondong kaj Yongil

Kaj post tio ni iris al Daegu por 2 tagoj, ni denove tute bonŝance malkovris la Daegu Biera Festivalo ĉe Suseong lago (mi ne eĉ sciis ke ĝi okazis kiam ni ekiris al la lago!). Kaj ni ankaŭ vizitis multajn da vidindaĵoj ekz. Seomun bazaro kaj Kim Kwangseok strato.

Fine ni iris al nia fina urbo, Seoul. Ni unue vizitis Lotte World. Ho, la vicoj! Tre malbona tempo por viziti Lotte World (la sekvanta tago Tagiĝo diris al ni ke tiam estis publika ferio). Ni provis aĉeti la "Magian Preterpason" sed eĉ tio elĉerpiĝis - eĉ se oni havas monon (ĉiukaze ĝi estis multekosta), oni ne povas aĉeti!

Kaj fine ni renkontis Prof Seo Jinsu, Tagiĝo, kaj Oazo. Ni tagmanĝis en Insadong kaj poste Jinsu veturis nin al Pyeongchang por vidi la loko en kie riĉuloj loĝis. Ni kafumis en 1 kafejo en la Pyeongchang loko. Nokte, Lynn kaj mi fine sukcese vizitis Namdaemun kiam kelkaj budoj ankoraŭ malfermis. Bedaŭrinde mi ne sukcese provis Sundae (la sanga kolbaso - ne la glaciaĵo en angla!).

Oazo, Tagiĝo, Jinsu, Lynn kaj mi

Tagiĝo, Jinsu, Lynn, mi kaj Oazo

Kelkaj tagoj post nia reveno al Singapuro, ni ankaŭ denove renkontis Elredo kiu denove iris al Singapuro por prediki en eklezio en Lavender. Ni havis retan renkontiĝon kun iu Tajvana Esperanta klubo kaj Cyril prelegis pri lia hejmurbo en Francio (parte ĉine, parte angle, parte Esperante). Fine, li regalis nin por vespermanĝo en agrabla Penanga kafejo.

Elredo, Lynn kaj mi

Elredo, mi, Lynn, Cyril kaj Reza

Jen, la fino de multaj tre agrablaj Esperantaj renkontiĝoj ĉi monate!

Wednesday, April 5, 2023

Naskiĝtago de Frank

Hodiaŭ mi manĝis kune kun Frank kaj liaj kolegoj por lia naskiĝtago, ĉe Raj restoracio en Biopolis. Ni manĝis multajn tipojn da barataj manĝaĵoj kaj ankaŭ havis fruktan kukon.

Mi kaj Frank


Saturday, March 4, 2023

Kun Adam el Israelo / Aŭstralio

Ni renkontis Adam el Israelo / Aŭstralio el Insula Kafejo, Paca Centro, Dhoby Ghaut! Poste ni iris al Marinaj Golfaj Sabloj por vidi la luma / akva spektaklo sed bedaŭrinde ni eraris pri la tempo kaj ne sukcese vidis ĝin. Ĉiukaze ni havis bonan babiladon!

Mi, Lynn kaj Adam ĉe Marinaj Golfaj Sabloj (antaŭ Arta Scienca Museo)

Adam, Lynn kaj mi ĉe Insula Kafejo en Paca Centro, Dhoby Ghaut


Saturday, January 28, 2023

Inhye intervjuis min

Inhye intervjuis min pri mia sperto en AOK 2021 en Busan, kaj pri mia laboro kiel la kasisto de TEJO!

Thursday, January 19, 2023

1a renkonto kun Singapura Esperantistino, Eminjo!

Hodiaŭ estis la 1a fojo kiam mi renkontis Singapura Esperantistino en reala vivo! Kaj ĝi estas nia 3a renkonto ĉi monate Do nia Asocio tre aktivas en Januaro 2023! Jen Eminjo kiu loĝas en Koĉio, Japanio. Ŝi laboras kiel tradukisto kaj ŝia edzo ludas tradician Japanan muzikilon, Ŝamiseno.

Eminjo, Lynn, Frank kaj mi

Friday, January 13, 2023

Renkonto kun Bill

Hodiaŭ ni renkontis Bill Mak de Honkongo ĉe McDonald's HarbourFront. Bill esploras pri budhismo kaj lingvoj.

Bill, Frank, Lynn kaj mi
Frank sen masko

Monday, January 9, 2023

Renkonto kun Elredo

Hodiaŭ ni renkontis Elredo de Tajvano ĉe Boleh Boleh HarbourFront. Ĉar li jam manĝis (li manĝas pli frue en la tago), nur Lynn kaj mi manĝis.

Mi, Lynn kaj Elredo