Saluton! Ĉi tie estas blogo por afiŝi fotojn de renkontoj en Singapuro (aŭ de Singapuranaj Esperantistoj) kun Esperantistoj de aliaj landoj.
Por pli da informoj, vi ankaŭ povas viziti https://singapura-esperanto-asocio.site por la retejo de nia Asocio.
Por kontakti nin se vi vojaĝos en Singapuro, bonvolu skribi al singapura-esperanto-asocio@singapura-esperanto-asocio.site.
Ni ĝoje renkontos vin en Singapuro.
Ĝis,
Wilson (Riĉsano)
Dankon al UEA por la oportuno! Dum la sesio de Singapura Esperanto Asocio LLP en la Virtuala Movada Foiro en Virtuala Kongreso 2025, mi prezentis pri KonjektKonekto kaj ludis ĝin denove! Jam okazas pluraj fojoj kiam ni ludas KonjektKonekto en internaciaj eventoj!
Do, 1e, mi por longa tempo ne afiŝis foton de la vespermanĝo kun Adam je 13 Februaro 2025, do jen ĝi:
Mi, Lynn, Adam kaj Frank
Ni vespermanĝis en nia plej ofta loko, PastaMania HarbourFront.
Ankaŭ, je 30 Junio 2025, ni vespermanĝis kun Wenqi kaj Feliĉa en Xinjiang stila restoracio en Beijing:
Mi, Lynn, Feliĉa kaj Wenqi
Kaj, poste en Aŭgusto estis la sezono de la Internacia Junulara Kongreso (IJK), do antaŭ la kongreso la 1a vizitanto kiun ni renkontis estis Alexandre el Francio (denove en PastaMania HarbourFront) je 8 Aŭgusto 2025, 1 tago antaŭ la Singapura Nacia Tago.
Frank, Lynn, Alexandre kaj mi
La sekva persono kiun ni renkontis antaŭ IJK estis Hayden. Bedaŭrinde mi promenis kun li kaj lia koramikino al la Marleono sed mi forgesis foti kun li tie. Ne gravas, ni havas foton kun li dum IJK kaj ankaŭ mi havas foton de li kaj lia koramikino en Malajzio.
Mi, Hayden, Yani (1 de la organizantoj / helpantoj de IJK) kaj Lynn
La koramikino de Hayden kaj Hayden
Do, ni ĝuis dum multaj da tagoj en IJK, kaj ni simple havas tro multajn da fotoj kun multaj da homoj. Do, ĉar mi ne havas la tempon nun, por esti egala al ĉiuj kiu fotis kun ni, mi ne afiŝas la fotojn sed nur afiŝas la 2 videojn pri mia nova kanto Lingvo de Mia Kor' (kantita dum Internacia Vespero) kaj la ludado de KonjektKonekto dum mia programero, kaj 1 foto de ni ĉe la Singapura budo dum la Movada Foiro. Eble mi afiŝus pli da fotoj se mi havos tempon.
Lynn kaj mi
Post IJK, ni partoprenis en la ekskurso al Mil Insuloj (Pulau Seribu), kaj jen la foto sendita de la organizantoj pri tio.
Postkongresa ekskurso al Mil Insuloj
Nia 1a postkongresa renkonto estas kun Arya kaj Gembira en Grand Indonesia Mall kiam ni ankoraŭ estis en Indonezio.
Mi, Gembira, Arya kaj Lynn
Sekve ni vizitis la hospitalon kie Gembira laboras.
Mi, Lynn, Gembira kaj la flegistoj
Post ni revenis Singapuren, nia 1a postkongresa renkonto estis kun David kaj Pradip. Kaj por la 1a fojo, ni fizike renkontis Nigel el nia Singapura WhatsApp grupo. Ni vespermanĝis ĉe We Desi, Barata restoracio apud la hotelo de Pradip.
Frank, David, Nigel, Lynn, mi kaj Pradip
Dum tiu vespermanĝo ni ankaŭ sukcese faris la Ĉiujara Ĝenerala Kunsido de Singapura Esperanto Asocio LLP.
La sekva renkonto estis kun Ana, denove en nia plej ofta loko PastaMania HarbourFront.
Frank, mi, Lynn, Ana kaj Nigel
Kaj poste ni renkontis kun Ĝojo apud ŝia hotelo.
Mi, Lynn kaj Ĝojo
Nia fina renkonto de la sezono estis kun Elredo. Kvankam li ne estas partoprenanto de IJK, ĉiukaze li alvenis Singapuren dum la periodo.
Elredo, mi kaj Lynn
Do, tio estis la fino de sukcesa periodo de IJK kaj renkontoj antaŭ kaj post tio!
Ni renkontis Albert ĉe PastaMania HarbourFront. Bedaŭrinde ĉi foje Frank
ne ĉeestis, sed ni vokis lin per Skajpo. Ni festis 10 jarojn de
Singapura Esperanto Asocio LLP per manĝi verdaj
kaj blankaj manĝetaĵoj, ekzemple Kuih Talam, Kuih Seri Muka kaj Pandana Kokosa Svisrulo. Ni eĉ
kantis La Espero!
Albert, Lynn kaj mi, manĝantaj la manĝetaĵojn
Vokis Frank per Skajpo
Albert, Lynn kaj mi
Kuih Talam, Kuih Seri Muka kaj Pandana Kokosa Svisrulo
Ni renkontis Frank por iri al flughaveno kune por renkonti Stephan Mayer. Feliĉe, Meimei povis aŭti nin ĉiujn al flughaveno, kun iliaj infanoj kiuj ankaŭ volis viziti la flughavenon. Ni havis kafon, teon ktp trinkaĵojn ĉe Fun Toast en Juvelo Changi. La flugo de Stephan malfruiĝis, do poste li mesaĝis nin kiam li atingis la flughavenon. Kvankam la renkonto mallongis, sed ni feliĉas ke ni povas almenaŭ renkonti fremdan Esperantiston kiu vizitis Singapuron!
Hodiaŭ ni festis la naskiĝtagon de Frank ĉe lia domo. Li mendis por ni bongustan vegetaranan bufedon kun multaj da tipoj de manĝaĵoj, ambaŭ en barata stilo kaj ĉina stilo. Fine, ni tranĉis la kukon. Kaj, nature, ni bondeziris al li Feliĉan Naskiĝtagon en Esperanto!
En rara okazo, mi ne povis ĉeesti la Esperantan vespermanĝon en PastaMania HarbourFront kun Tagiĝo pro laboro. Sed, la vespermanĝo daŭris sen mi! Estas bona ke la Esperanta movado daŭre funkcias sen mi 🤪 (kvankam ĉiukaze mi organizis la eventon).
Ni renkontis Kasai je 3a Marto 2024. Ni vespermanĝis ĉe Laŭ Pa Sat (Malnova Bazaro). Li venas de malgranda urbo en Japanio kaj lia hotelo en Singapuro estas en Ĉina Urbo. Ni renkontis ĉe stacidomo Urba Halo kaj iris al Lau Pa Sat kune. Post nia vespermanĝo, ni promenis la tutan vojon al lia hotelo.